Esperanta Civito

Literatura Nobelo: pliaj PEN-centroj kandidatigos


Krom la Esperanta, aliaj PEN-centroj ekpromesas subteni la kandidatecon de esperanto-verkisto al la literatura Nobel-premio. La prezidanto de unu el ili, kiu bone konas la membrojn de la Sveda Akademio, opinias ke "pro la ĵusaj problemoj en tiu akademio maturiĝis la tempo por alispecaj kandidatoj ol tiuj de la kutimaj antikvaj kulturlingvoj". La promeso estis rekte farita al nia kandidato, c-ano Giorgio Silfer.

Efektive la literatura Nobelo preskaŭ neniam estas asignita al verkisto en lingvo sen naciŝtato: esceptis nur la okcitana kun Mistral kaj la jida kun Singer. Ankaŭ neniu literaturo en indiĝenaj lingvoj ricevis tiun agnoskon. Kial ne en planita lingvo, por marki turnopunkton?

Se paroli pri akademioj: dum sia ĵusa vojaĝo tra Italio, c-ano Giorgio Silfer klopodis ekrilati ankaŭ kun la prezidanto de Akademio Literatura de Esperanto (kies retejo haltis en 2011), por eventuala renkonto en lia rezidurbo (Pizo); sed neniu respondo venis de d-ro Mauro Nervi.

[HeKo 679 3-B, 15 maj 18]

C-ano Bertil Nilsson komentarias:
La nuna stato de la Sveda Akademio estas tute malcerta. Ne ĉio en la krizo estas publike konata kaj tiu krizo daxuros ankoraŭ longe. La provizora "Konstanta" Ĝenerala Sekretario komunikis, ke en tiu ĉi jaro la Akademio ne donos iun premion, sed dum la venonta jaro ĝi disdonos du. Pri tio tamen ne ekzistas certeco, ĉar la monon por ĉiuj Nobelpremioj disponas La Nobela Fonduso kaj de tiu flanko venis diskreta atentigo, ke nur La Fonduso rajtas decidi, kiu instuticio havos privilegion elekti premiotojn. Do nur se la Sveda Akademio regajnos indecon en la prijuĝo de La Fonduso, ĝi ankaŭ estontece elektos premiotojn.

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0528 s s