Esperanta Civito

Sociologie pri Esperantio: la disertacio de Irene Caligaris


Simone de Beauvoir donis negativan takson pri sociologio, dum ŝia usona amanto Nelson Algren parolis iom fervore pri tiu nova scienco. La duboj de la ĉefa partnerino de Jean-Paul Sartre daŭre aktualas, precipe kiam oni legas (mikro)sociologian studon pri Esperantio. (1)

La unua problemo radikas en la statistika analizo, kiu ja esence gravas por sociologio. Ĝenerale niaj sociologoj ne kapablas elekti alian esperantistan medion ol la kongresan. En Pollando la karmemora Zbigniew Galor sin adresis al Universala Kongreso, en Italio Irene Caligaris diplomiĝis per esploro pri la partoprenantoj en junulara festivalo kaj en nacia kongreso. De tie alveni al taksado pri la tuta Esperantio -- estas ĉiam riske; kvankam malpli riske ol prognozi la staton de la svisa Esperantio en 2045, bazante sin nur sur la membraro de Svisa Esperanto-Societo, kiel faris mia amiko Tazio Carlevaro.

Pli ol du trionojn de sia preskaŭ 600-paĝa libro "Una lingua per tutti, una lingua di nessun Paese" (2) Irene Caligaris rezervas al la enketoj kiujn ŝi faris dum tiuj kongresoj. Honeste ŝi konfesas ke, el 120 gejunuloj intervjueblaj, nur la duono estis trafebla, kaj nur kvarono respondis (kiom serioze? kiom sincere?). Sed kion vi povas konstrui sur tio? Maksimume merkatesploron pri kio vendindas al mikropubliko okaze de la venonta kongreseto.

Ekster la enketo mem, kun detala priskribo de la dokumentaro kaj de la metodologio, la aŭtorino proponas unu ĉapitron (en la senco de unusola) el cento da paĝoj pri la "historio de la esperantista movado kaj ties ideoj". La ĉapitro estas interesa, sed apenaŭ kuplita al la enketoj: vi povas legi ĝin sendepende de la ceteraj kvincent paĝoj. La kreskanta suspekto estas, ke oni havas antaŭpreparitan sintezon pri Esperantio, kaj tiun oni strebas kvalifiki per analizo kiu malmulte rilatas al ĝi. Estus pli serioze rekte intervjui la personojn kiuj inspiris tiujn ideojn, se ili ankoraŭ vivas: de Blanke al Tonkin, de Silfer al Sikosek. Tiam eblus pli fidinda komparado de ideoj, proponenda al la enketotaj gejunuloj laŭ specifa demandaro. Parenteze, en la konsultita literaturo mankas kaj Galor kaj Zelazny kaj Révész...

Legu pli en Literatura Foiro

(1) Interalie en "Beauvoir in love" de Irène Frain (2012).

(2) Eldonis Bunta Esperanto-Asocio, 2017.

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Indas mencii, ke al la disertacio de Irene Caligaris, el kiu la libro estis ellaborita, estis en 2016 atribuita la Stipendio "Ivo Lapenna" kun tre favora juĝo, kaj samjare estis atribuita, same kun tre favora juĝo (far aliaj juĝantoj), la premio "Giorgio Canuto" de la Universitato de Parma. Krome la libro havas antaŭparolon de Federico Gobbo. La tre riĉa bibliografio estas dudekpaĝa.
Ĉiuj dokumentoj fundamentaj de la E-mondo estas enprenitaj (originale kaj tradukitaj). Bela itallingva prezento de ŝia verko estas aŭskultebla ĉe
https://www.youtube.com/watch?v=6MVNUbfOuV4
HeKo faras sintezon kiu misprezentas tre valoran verkon.

La redakcio atentigas:
La tuta recenzo aperos en "Literatura Foiro". HeKo ricevis nur la unuan parton.


 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0595 s s