Esperanta Civito

La redakcio kunvenis pri "Literatura Foiro" 293


La konstantaj membroj de la redakcio de "Literatura Foiro" kunvenis hieraŭ vespere sub la kunordigo de c-ano Zlatoje Martinov, ĉefredaktoro. Alestis gec-anoj Perla Martinelli (asista redaktoro, feminaj paĝoj), Marie-France Conde Rey (kino), Carlo Minnaja (recenzoj), Fernando Pita (lingvistiko), Giorgio Silfer (teatro).

La redakcio pritraktis kaj findecidis la enhavon de LF 293 (junio 2018), kiu eniros la presejon ene de dek tagoj. Ĝi diskutis pri la publikigo de gazetaraj komunikoj, kun specifa atento pri HeKo, konsiderata la plej efika novaĵagentejo en Esperantio. Ĝi profundigis la rilatojn inter la revuo kaj Esperanta PEN-Centro, kies organo ĝi estas.

Al la konstanta sesopo estos invitita la redaktoro de la rubriko pri filozofio, c-ano Vinko Oŝlak.

"Literatura Foiro" estas la plej kompleta kultura revuo en esperanto, samtempe la plej longe aperanta literatura revuo: baldaŭ kvindek jarkolektoj, sen paŭzo ekde 1970. Ĝi eldoniĝas nur en papera formo.

[HeKo 679 5-B, 18 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0565 s s