Esperanta Civito

Greziljono finance ekvilibra, sed speze regresa


La kooperativo posedanta Kastelon Grésillon en Francio fermis la financan raporton pri 2017 kun malgranda profito: 1.505 eŭroj. Pasintjare la neta rezulto estis multe pli granda: 12.392 eŭroj. Bonŝance ankaŭ la elspezoj iomete malkreskis, tiel ke la financoj restis preskaŭ en plena ekvilibro.

La diferenco kompare kun 2016 (kun enspeza regreso de 11%) rezultas precipe el forta malkresko de luigo al eksteruloj (minus 22%), dum la malkreskon ĉe la staĝoj (minus 11%) grandparte kompensis donacoj.

La kapitalo atingas preskaŭ 200.000 eŭrojn, pro rimarkinda kresko ekster la konto de kostoj kaj rimedoj. Tio ebligas serene alfronti la Asembleon de la societo, 26 majo 2018.

[HeKo 679 7-A, 20 maj 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0627 s s 
  Total: 0.0766 s s