Esperanta Civito

De realo al virtualo: la kazo de LOdE


La transiro de papera al reta eldonado karakterizis la unuan parton de la nuna jarcento, en Esperantio. La unuan eksperimenton faris "El Popola Ĉinio", kiu festis sian oran jubileon per multgasta bankedo, por tuj poste fermi la butikon. Parenteze, en la plej lasta numero de EPĈ antaŭ la pereo legeblas tre interesa artikolo, kiu konvinke pruvas ke la Dudeksesa de Julio estas erara dato por la naskiĝo de nia lingvo (do prave la Esperanta Civito elektis la Duan de Junio, la solan certan daton, presitan en la Unua Libro mem laŭ la ortodoksa kalendaro). EPĈ iel daŭras en la virtualo, sed ĝi preskaŭ tute perdis la iaman influon.

Pli interesa kazo estas tiu de "La Ondo de Esperanto". En 2007 ĝi ekaperis en du paralelaj, enhave egalaj eldonoj. La decido ne kaŭzis kreskon de la abonantaro: simple iu kreskanta procento transiris de la papera al la reta formato. Dum unu sola jaro (2011) la abonantaro rimarkinde kreskis (10%), sed la mendoj venis en preskaŭ egala kvanto por ambaŭ formatoj. En la ceteraj jaroj LOdE aŭ perdis aŭ ekvilibris kompare kun la antaŭa kolekto, tamen en konstanta sinkado: de 539 en 2007 al 442 en 2016 -- ĉi-lastaj rezultis el la adicio de 308 abonoj paperaj kaj 134 elektronikaj (do malpli ol triono).

Ekde 2017 LOdE konas nur virtualon. Al 134 aldoniĝis nur 137: tio signifas ke la gazeto perdis preskaŭ 40% de la abonantaro. Kaj la perspektivo ne estas favora: "La marta statistiko montras, ke ĉi-jare la abonantaro estos je ĉ. 10% malpli multa ol en 2017, ĉar pluraj el la antaŭaj paperaj abonantoj, kiuj unuafoje decidis legi la Ondon elektronike, trovis la bitgazeton malpli leginda ol la papera gazeto, kvankam ĝi iĝis pli ampleksa kaj pli aktuala" konfesas Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka.

LOdE estas la sola gazeto kiu diskonigis precizan statistikon, kadre de la teknologia transiro. El tiu analizo oni komprenas ke la "ekranuloj" ne emas aboni, ĉar la reto alkutimigas al senpageco, ĝis la limo de piratado kaj parazitado. Sed la eldonejo Sezonoj deklaras ke la profitoj ne malkreskis, eĉ iomete kreskis, pro diversaj ŝparoj (preso, transporto, afranko ktp). Se envenus reklamoj la financa sukceso estus garantiita.

Sur alia bordo, "Literatura Foiro" aliras sian oran jubileon evitante la virtualon; eĉ la paĝokvanto (kaj la abonoj) kreskas. Evidente ekzistas du merkatoj (papera kaj elektronika), kiuj nur parte koincidas. LF-koop ne sentas sin preta por la virtualo, kaj ŝajne profitetas pro la retiriĝo de aliaj el la realo. Ĉu ĝi des pli profitos, kiam UEA ĉesigos la paperan eldonadon de "Esperanto" kaj "Kontakto"?

Legu pli en Heroldo de Esperanto (eld. KCE)

[HeKo 679 8-A, 21 maj 18]

C-ano Giorgio Silfer komentarias:
LOdE iĝis pli ampleksa, eble ankaŭ pli aktuala, sed kiel simpla leganto mi trovas ghin malpli interesa ol antaŭe. Ĝi tro ofte regurdas la UEA-komunikojn, tro malofte intervjuas, kaj donas malpli da spaco al Esperantio ekster UEA (kompare kun la antaŭaj jaroj). La ĉefa problemo estas do la enhavo, kiu ĝenerale en la virtualo perdas kvalite, kompare kun la paperaj periodaĵoj (ne nur ĉe LOdE, do).






Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0528 s s