Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Lingvo 2018


Kiel fartas niaj lingvaj institucioj okaze de la cent-tridekunua datreveno de la Unua Libro? Malbone, se juĝi laŭ la retpaĝoj de la du UEA-dependaj akademioj. La novaĵoj de la Akademio de Esperanto haltas je decembro 2014, sed almenaŭ la membrolisto ŝajnas ĝisdatita. Akademio Literatura de Esperanto inertas ekde junio 2011, kaj ĝia (neniam kompletigita) membrolisto enhavas sep mortintojn (pli ol kvinonon de la tuto).

Multe pli viglas la lingvaj institucioj kuplitaj al la Esperanta Civito: Lingva Komitato kaj Esperanta PEN-Centro; same kiel tre viglas la oficiala organo de ili ambaŭ, nome la revuo "Literatura Foiro". La unua estas komisiono "ad hoc", konsistanta nur el personoj kun la esperanta civitaneco: do homogena grupo, kiu vidas en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ artan perilon kaj identigilon. La Esperanta PEN okupiĝas profesinivele pri literaturo.

Se la unuaj (preskaŭ) vegetas, la duaj aktivas jen pro (malofta) demando de Civitaj instancoj, jen por reprezenti (ofte) nian literaturon ankaŭ ekster Esperantio.

Ankaŭ la Terminologia Esperanto-Centro, oficiale fondita de UEA en 1987, paŭzas de post 2014, se fidi je ties retpaĝoj. Evidente ĉio paneis en Roterdamo, kie eĉ AdE nun havas sian juran adreson. Kaj paneis unuavice la reta dimensio, kvankam multaj (de E @ I ĝis Duolingo, de Vikipedio ĝis Amikumu) kompetentas pri retpaĝoj. Do ne mankas laborfortoj, mankas la emo helpi al tiuj tradiciaj establoj, drivantaj apud la sinkanta "admirala ŝipo".

Se la esperanta leksikologio ne suferas pro la situacio de tiuj (kvazaŭ)akademioj, tio povas signifi ke ili superfluas. Kaj, laŭ transa proprieto, ke UEA mem superfluas por la ekzisto de nia lingvo. Tio povas ankaŭ signifi ke aliloke, ĉu private, ĉu konsorcie (la Civito), oni flegas la lingvon pli bone ol faras Roterdamo. Efektive tion UEA mem konfirmas, sponsorante alies iniciatojn, kiam ili sukcesas sendepende de UEA... Sed ne indas fari rapidajn deduktojn.

La Esperanta Civito ne ĝojas pro la katastrofa situacio ĉe aliaj, des pli se ili ruinas pli rapide ol ni konstruadas la novan Esperantion. Almenaŭ la lingvo daŭre bonfartas.

[HeKo 680 8-C, 2 jun 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0493 s s 
  Total: 0.0643 s s