Esperanta Civito

La angla malpermesata kiel ekskluziva instrulingvo


Instrui nur anglalingve en itala universitato "ekstermetus plene kaj senjuĝe la oficialan lingvon de la Respubliko el la akademia studado de tutaj fakoj" kaj "altrudus, antaŭkondiĉe al la kursaliro, la posedon de alia lingvo ol la itala, tiel malhelpante, en malesto de adekvataj trejnaj subtenoj, al tiuj kiuj, kvankam kapablaj kaj meritaj, ne scipovas ĝin, atingi la plej altajn gradojn en la studoj".

La supra klarigo estas parto de la verdikto per kiu la ŝtata aŭtoritato malaprobis la strategion de la Politekniko en Milano, kiu enkondukis kursojn ekskluzive en la angla. Aldone, la verdikto admonas ke tiu strategio povas lezi la instruliberon, malhelpante la docenton decidi "kiel komuniki kun la studentoj, sendepende de la kono kiun li mem havus pri la fremda lingvo".

En si mem la verdikto ne malaprobas la principon ke ekzistu kursoj en fremda lingvo, sed malpermesas ke ĉiuj kursoj disvolviĝu en alia lingvo ol la itala.

Tial ke la decido estis farita fine de januaro 2018, ĝi efikos kontraŭ la angla ekskluziveco nur ekde la venonta akademia jaro.

Kontraŭ la nur anglalingva instruado en la Politekniko protestis pluraj docentoj, kun la apogo de eksteraj institucioj, interalie Accademia della Crusca, nome la akademio de la itala lingvo (kiun longe prezidis esperantisto, prof. d-ro Bruno Migliorini). La denunco ricevis interalie la subtenon de Esperanto Radikala Asocio.

[HeKo 681 3-A, 6 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0370 s s 
  Total: 0.0504 s s