Esperanta Civito

Granda administra subvencio por TEJO


La vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, d-ro Francesco Maurelli, ĵus anoncis ke TEJO ricevos grandan administran subvencion dum tri jaroj, fare de instanco en Eŭropa Unio. Temas pri ĉ. 45.000 eŭroj, per kiuj eblos dungi tri plentempajn oficistojn jare (kontraŭ unu kaj duono ĝis nun).

"La administra subvencio kovras iom malpli ol duonon de la nederlanda minimuma salajro, do antaŭ ol entuziasme dungi oficistojn, ni devas atenti pri la taŭga financa kadro, por ne havi grandan deficiton" precizigas la vicprezidanto.

Efektive havi pli da pagataj laborfortoj signifas ankaŭ produkti pli da aranĝoj, por eniri virtan cirklon laŭ kiu al subvencio aldoniĝas profito por kovri komplete la kostojn. La asigno de subvencio por trijara periodo ne garantias la eniron en tiun virtan cirklon, sed almenaŭ faciligas la dungoplanadon.

[HeKo 681 4-A, 7 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0556 s s