Esperanta Civito

Literatura Foiro 293: danteska sed bunta


Akurate aperas, kiel kutime, ankaŭ la junia numero (293) de "Literatura Foiro", kies kovrilo honoras la esperantigon de "Infero" de Dante Alighieri, fare de Kálmán Kalocsay (1933). Daŭras tiel la serio de ses numeroj (po 64 paĝoj) dediĉitaj prioritate al la ĉefverkoj de nia traduka ĝenro: post "La faraono" kaj "Sinjoro Tadeo", pri kiuj brile eseis Tomasz Chmielik, jen la unua kantiko de la Dia Komedio, kun eseo de Giorgio Silfer.

Esee atutas ankaŭ Gonçalo Neves, per la unua parto de "Esperanto kaj Ido: malsamaj vojoj sur Parnason", bazita sur prelego dum la 4a Lingva Kolokvo de KCE. Vasta kaj rimarkinda estas ankaŭ la kontribuo de Marie-France Conde Rey, pri la lasta Internacia Festivalo de la Femina Filmo, apud Parizo.

Originale kontribuas Venelin Mitev, Massimo Acciai, Zlatko Tiŝljar kaj Elena Popova per poezio; Julian Modest, Vinko Oŝlak kaj Perla Martinelli per prozo. Tradukan beletron proponas Carmel Mallia el Malto kaj Vejdo el Popola Ĉinio: ĉi-lasta persistas sur la vojo prezenti modernan "ĉinan gotikon".

Mezeŭropa kulturo revenas tra la meditado de Vinko Oŝlak kaj precipe la informoj pri la aktiveco de PEN Internacia. Sed ankaŭ tra la recenzoj, fare de Carlo Minnaja, Giorgio Silfer kaj Paola Tosato.

La plej longe ekzistanta literatura kaj kultura revuo en esperanto donas pli kaj pli da spaco al virinoj, laŭ tendenco tute ne rimarkebla aliloke en Esperantio. Ĉefredaktoro Zlatoje Martinov, asista redaktoro Perla Martinelli. Posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Svislando. Varbekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 681 6-B, 10 jun 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0661 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2222 s s 
  Total: 0.2883 s s