Somera Universitato pri geopolitiko
Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan programon de la Somera Universitato pri Geopolitiko, en Ĉaŭdefono 20-23 aŭgusto 2007. Informoj kaj aliĝoj tra KCE aŭ nia redakcio.
Lundon la 20an
matene: alvenoj. 14h30-16h00: Kio estas geopolitiko? // 16h30-18h00: Esencaj trajtoj de federismo
Mardon la 21an
08h30-10h00: UN dum la lasta jardeko // 10h30-12h00: Neregistaraj Organizoj: kiaj ŝancoj?
14h30-16h00: Orienta Eŭropo: kia integriĝo en EU? // 16h30-18h00: Lingvaj rajtoj en Eŭropo
Merkredon la 22an
08h30-10h00: Afriko: kio post la dekoloniigo? // 10h30-12h00: La afrika Esperantio: kiaj ŝancoj?
14h30-16h30: Mondaj Sociaj Forumoj : problemoj kaj perspektivoj
17h00: Asembleo de Esperanta PEN-Centro
Ĵaŭdon la 23an
matene kaj posttagmeze: Senata sesio de la Esperanta Civito en Loklo
Vendredon la 24an
matene kaj posttagmeze: Asembleo de Feminisma Esperanta Movado / ekskursa tago
De lundo ĝis ĵaŭdo okazos komunaj vesperoj, distraj kaj kulturaj.
La postan semajnon en Ĝenevo okazos la jubilea Mondfederisma Kongreso.
[HeKo 332 2-B, 17 jun 07]