Esperanta Civito

Resurektis la Esperanto-Instituto de Estonio


"La Esperanto-Instituto de Estonio, fondita post la unua mondmilito, neniam estis formale malpermesita. Simple ĝi nun daŭras laŭ novaj fortoj" deklaris c-ano V. Hromov hodiaŭ en Arensburgo/Kuuresaare, bonvenigante la Konsulon de la Esperanta Civito ĉe publika renkonto en la kulturdomo de la estona urbo, kiu kandidatas kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo.

"La permeso de la cara cenzuro por la eldono de la Unua Libro datiĝas je la 2a de Junio. Se ni saltas je unu tago (respektante la oficialan fondon), estas tute bonaŭgure ke la relanĉo de la Instituto okazis la 4an de Junio, ĉi-jare" eĥis c-ano Giorgio Silfer dum sia gratula paroladeto.

EIE okupiĝas pri instruado kaj formado de instruistoj: tial estis bonvena la promeso helpi al la didaktika kaj lingvotestada progreso de ĝiaj laboroj, interalie per semajn(fin)a trejnseminario, kiu povus eluzi la spertojn de Kultura Centro Esperantista. La Instituto aktivas kunlabore kun la landa asocio.

[HeKo 683 3-C, 3 jul 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0639 s s 
  Total: 0.0775 s s