Esperanta Civito

Unua KCE-Komitata kunveno en la nova mandato


La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ en Ĉaŭdefono, ekzamenante la internan situacion, la kulturan programon kaj la organizajn perspektivojn.

Al la stabo de la fakuloj kiuj reprezentas nian lingvon ĉe ALTE estis aldonita c-ino Lorena Bellotti: ŝi debutos en la publikrilata rolo jam ĉi-aŭtune, kune kun gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Dum la posta, vintra ALTE-kunveno ŝi estos nia sola delegito.

La Komitato gratulis la redakcion pri la akurate eldonata "Heroldo de Esperanto": la ĵusa julia numero vekis la admiron de multaj legantoj, pro siaj paĝoj dediĉitaj al la historio de Esperantio, precipe pri TEJO. "Vere tre bone kaj ekvilibre farita, gratulojn; la ideo pri raŭmisma finvenkismo estas grandioza!" skribis c-ano Carlo Minnaja, tiurilate. La monata informilo de KCE iĝas pli kaj pli populara.

Atenton ricevis la situacio de la parcelo. Krom la plenumota decido konsulti pejzaĝiston, unuafoje la Komitato orientiĝis al prata tapetigo de granda surfaco sen dekliveco, kiu kovrus la tegmenton de tri aŭ kvar remizoj, same kiel tiuj de la najbara domo. La remizoj estus luigeblaj kiel garaĝoj, staploj kaj simile. Pro Esperanto kiel regio estos interesata pri tio.

La financa stato de KCE ne estas ankoraŭ plene ekvilibra. Ĉaŭdefono situas longe for de la kvazaŭa bankroto minacanta Roterdamon (laŭ d-ro Corsetti), sed necesas sekvi pli de proksime la evoluon. Tial la nova prezidantino, c-ino Perla Martinelli, pli ofte loĝos en Svislando ekde ĉi tiu somero.

Ĝojigaj estas la sukceso de la dua eksperimenta kurso pri tradukado (kun bone aganta kuiristino, el la Civila Esperanta Servo) kaj la probabla sukceso de la Esperantologia Fakultato, en aŭgusto. Ne estas ankoraŭ definitiva la dato de la festo pro la ora jubileo de KCE, en 2018. Venontjare okazos lingva kolokvo meze de aprilo (kun la asembleo de KCE semajnfine), kaj somere la tria kurso pri tradukado, Esperantologia Fakultato, kursoj A- kaj B-nivelaj, ateliero pri beletra kreivo. La partoprenantaro konsistas preskaŭ centprocente el eksterlandanoj.

[HeKo 684 1-B, 15 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0587 s s