Esperanta Civito

Lingvotesta sesio de A ĝis C en Svislando


Kultura Centro Esperantista organizis 14 julio 18 sian unuan lingvotestan sesion dum ĉi tiu somero. Kiel konate, laŭ delego de la Esperanta Civito (tra direktivo Mühlemann) KCE estas la sola institucio kiu diplomas pri ĉiuj ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: UEA, kiel eksterlanda giĉeto de hungara institucio, asignas diplomojn nur laŭ B1, B2 kaj C1.

S-ro Ariele Alessandro Baldrati atingis la fundamentan nivelon (A2) kaj d-ino Lorena Bellotti la kapablecan (B2), kvankam malmulto mankis por trafi la bakalaŭran (C1). Sed ĉar la C-diplomitoj povus siavice ekzameni pri A- kaj B-gradoj, la komisiono preferis atendi ĝis venonta okazo.

Aliflanke, ĉar li estas filo de persono havanta la esperantan civitanecon, per la atingo de la diplomo A2 s-ro Baldrati plenumis kondiĉon necesan por civitaniĝi laŭ la klaŭzo de parenceco.

Meze de aŭgusto okazos nova lingvotesta sesio en Ĉaŭdefono, koincide kun la Esperantologia Fakultato.

[HeKo 684 3-B, 17 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0534 s s