Esperanta Civito

Balta ideo 2018 revene antaŭ Helsingforson 1922


Dum la lastaj Baltiaj Esperanto-Tagoj ne okazis la anoncita debato pri Esperantio, pro manko de tempo. Tamen kelkaj homoj ellaboris la suban "Baltan ideon", en kvin punktoj.

1) Universala Esperanto-Asocio estas malfondita. Ne plu ekzistas tegmenta asocio bazita sur individua membraro, sed anstataŭe ekestas konfederacio de landaj societoj, al kiu aliĝas la asocioj por la disvastigo de esperanto sur bazo politike kaj religie neŭtrala, laŭ skalo kongrua al la naciŝtata sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.

2) La havaĵo, movebla kaj nemovebla, de UEA estas likvidita favore al la konfederacio. Ne plu ekzistos struktura deficito, ne plu ekzistos kosta burokrataro.

3) La Centra Oficejo en Roterdamo estas fermita, kaj ties personaro maldungita, kun ĉiu garantio de la nederlanda leĝo. Kelkaj servoj (tamen ne la Universala Kogreso) estas transdoneblaj al taŭgaj establoj: ekzemple revuo "Kontakto" al TEJO, libroservo al FEL ktp.

4) La konfederacio havas sidejon en orienta urbo de Eŭropa Unio, ekzemple Bratislavo. Tie funkcias minimuma nukleo por organiza kaj jura referencoj, dum intersocietaj komisiitoj agadas diversloke kaj telematike por plenumi la proprajn taskojn.

5) La konfederacion gvidas kupolo, elektata de la asembleo de la societaj reprezentantoj, kunvenantaj unu fojon jare dum la Universala Kongreso.

Jen pentaklo por nova miraklo! Kion opinias la leganto?

[HeKo 684 6-A, 19 jul 18]

Sen. Giorgio Silfer komentarias:
Temas pri interesa klopodo savi la tradician finvenkismon. Ne estas klara la eventuala rilato inter la nova konfederacio kaj la nunaj fakaj asocioj (unuavice TEJO kaj ILEI), sed ja ili povus funkcii sen esperantista tegmento, kiel jam faras la fervojistoj en FISAIC, kaj TEJO mem en diversaj supernaciaj instancoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0576 s s