Esperanta Civito

Elita renkonto en literatura kafejo


Elita publiko ĉeestis hieraŭ la 48an literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Ĉeestis interalie du ELTE-profesoroj (Iván Bujdosó kaj Balázs Wacha), la fama literaturkritikisto Vilmos Benczik, la vidvino de Bernard Golden kun sia filo Lariko, nia kantistino Anjo Amika kaj la paro de "La Ondo de Esperanto".

Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka prezentis sian verkon "Nia diligenta kolegaro", kies unuaj ekzempleroj estas debititaj en Hungario. La libro, kiu ampleksas ducent koncizajn biografiojn, ĉerpis inspiron el la listo de cent plej gravaj esperantistoj, kompilita siatempe de Ljubomir Trifonĉovski: kvar kvinonoj de tiu listo eniris la verkon, kie tri kvaronoj de la menciitoj estas jam forpasintaj.

Ĉiuj informoj pri la personoj estis rigore kontrolitaj. Se informo ne estis preciza, prefere ĝi estis eliminita.

La orienta legacio de la Esperanta Civito regalis la kunvenintojn per teo kaj kafo.

[HeKo 684 7-B, 20 jul 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0519 s s