Esperanta Civito

Buller opozicie tenajlas la UEA-estraron


Komitatano Osmo Buller daŭrigas sian opozicion kontraŭ la estraro de UEA. La nova "casus belli" estas la kotizoj kaj licencpago de la Universalaj Kongresoj.

La estraro deziras altigi la individuajn kongreskotizojn ĝis tricento (!) da eŭroj. "Tiaj altigoj estas tro drastaj kaj kaŭzos ankoraŭ pli da bruo kaj protestado ol jam estis pri la ĝisnunaj kotizoj. (...) Per sia decido la Estraro plifortigos la spiralon de ŝrumpantaj UK-oj kaj ĝia kredo je ne-endanĝerigo de la financa bazo de UK estas senbaza revo. Mi pledas, ke la Komitato nuligu la decidon de la Estaro pri la troigita plialtigo de la kongresaj kotizoj" veas s-ro Buller.

Krome li invitas la Komitaton malakcepti la amendon al la kongresa regularo, kiu altigus la koston de la kongresa licencpago. "La plialtigo ja malfortigus la financan bazon de UK kaj subfosus la ŝancon je pozitiva rezulto. Ĝis 1995 la licencpago estis 30%, sed kune kun la plialtigo al 35% UEA plene transprenis la financan riskon de UK, kio signifas, ke la gajnon oni dividas kun la landa movado, sed la deficiton UEA sola kovras. Ĉi-foje neniu tia kompensa ago flanke de UEA akompanus la plialtigon" klarigas la opoziciulo. 

"Eĉ en la malfeliĉa kazo, ke la Komitato akceptus la amendon en la Kongresa Regulo, ĝi povus validi nur ekde UK 2021, sed ĝi ne povus esti aplikita por la UK-oj en Lahtio kaj Montrealo. Kiam la decidoj pri la lokoj de tiuj UK-oj estis faritaj, la aktuala Kongresa Regularo fariĝis kontrakto inter UEA kaj la invitintoj kaj UEA ne rajtas ĝin unuflanke malrespekti" konkludas la eksdirektoro.

[HeKo 685 1-A, 23 jul 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0566 s s