Esperanta Civito

Semajno pri oficinalaj herboj planata en Italio


El tri specifaj fakoj (flaŭra, birda, funga) de Esperanta Naturamikaro ŝajnis ke la ornitologoj sukcesos realigi kiel unuaj propran aranĝon, ĉe la delto de la Danubo; tamen la surloka partnerino en Rumanio ne garantiis la necesan seriozecon, kaj flaŭristoj kiel unuaj organizos naturamikan kurson dum kvin tagoj.

La projekto estis diskutita hodiaŭ fare de la sekretario de ENa kaj la prizorgantoj de la naturamika domo sur Monto Baldo, apud la Garda Lago (Italio). La bazo de kunlaboro inter la du establoj estas jam solida, kaj la detaloj enfokusiĝas.

Preskaŭ certe temos pri kvintaga studo pri oficinalaj herboj, dum la tria semajno de majo 2019. Monto Baldo havas proprajn unikajn karakterizojn, tiel ke ĝi estas konsiderata unu el la flaŭraj trezorejoj en Eŭropo. La kurson gvidos fakulo, en la itala lingvo, kun posttempa tradukado al esperanto, fare de c-ano Giorgio Silfer. Ĝin akompanos terminologia laboro, gastronomia kleriĝo kaj ekologiisma spirito.

Se la plano efektiviĝos, la naturamika flaŭrista semajno disvolviĝos inter la jubileo de "La Patrolo" (Bolonjo, 12 majo 2019) kaj interlingvistika seminario (Salo', 25 majo 2019). Pri ambaŭ aktivos Itala Interlingvistika Centro.

[HeKo 686 6-B, 2 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0550 s s