Esperanta Civito

Mikrosistemoj en ekonomia komparo en Esperantio


En Esperantio ekzistas kvar mikrosistemoj, reference al la kvar plej gravaj organizaj subjektoj: Universala Esperanto-Asocio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Sennacieca Asocio Tutmonda kaj la Esperanta Civito. La unuaj tri estas neregistaraj organizoj, dum la Civito funkcias kiel transnacia konsorcio strebanta esti subjekto de internacia juro.

La mikrosistemo UEA finance baziĝas sur la kolektado de individuaj kotizoj. Ju pli da membroj, des pli grave por UEA, ne nur pro la prestiĝo de "amasmovado", sed ankaŭ pro la financa bonfarto. Pli-malpli du kvaronoj de la jara enspezaro konsistas el membrokotizoj, unu kvarono el kongresaj kotizoj, kaj la restanta kvarono el servoj kaj subvencioj. Se malkreskas kvante la membraro, kaj se UK ne altiras milojn da partoprenantoj, la financa ekvilibro kompromitiĝas. Alia riska faktoro por UEA estas la preskaŭ ekskluziva investado en valorpaperoj: la rentofalo de akcioj, obligacioj, biloj enŝuldigas la asocion, kiu havas tro malmulte da nemoveblaĵoj kaj tre malmulte enspezas pro luigoj.

Male al UEA, la mikrosistemo TEJO apenaŭ bezonas individuajn kotizojn, kaj ankaŭ la licencpago pro IJK ne tre gravas. TEJO posedas neniun nemoveblaĵon, kaj ne ŝajnas investadi per valorpaperoj. La mikrosistemo finance baziĝas sur la subvencioj de Eŭropa Unio. Se iam ĉesus la subvencioj, TEJO terure kriziĝus, dum la kvanto de la membraro ne influas finance.

La mikrosistemo SAT pli similas al tiu de UEA, sed sen la graveco de la kongreskotizoj. Mankas salajrata personaro (kio dampas la kostojn) kaj la nemoveblaĵo (postkorta kontoro en Parizo) valoras malmulte. Mankas ankaŭ la EU-subvencioj. La kapitala situacio estas minimuma.

La Esperanta Civito ne pagigas kotizojn kaj ne ricevas EU-subvenciojn. La mikrosistemo (kie plej gravas la "svisa akso" kun KCE kaj LF-koop) finance baziĝas sur la servoj (precipe eldonaĵoj kaj aranĝoj) kaj sur la luigoj de la nemoveblaĵoj, en kreskanta nombro (averaĝe oni aĉetas apartamenton aŭ eĉ domon dum olimpiado -- 1999, 2008, 2012, 2016...). La investado en la briko estas preskaŭ ekskluziva: oni evitas valorpaperojn.

La mikrosistemoj UEA kaj SAT estas en profunda krizo, ankaŭ finance. La mikrosistemo TEJO fartas pli bone ol ili, sed ĝi enhavas altajn riskojn, ankaŭ pro la kupliteco al UEA.

Plej bone el ĉiuj fartas la Esperanta Civito, kies financan strategion kunordigas la fondumo Pro Esperanto. Tamen mankas proporcie gravaj financaj rezervoj, tial la mikrosistemo ankoraŭ gracilas, kvankam sanas. Aliflanke la Civita konsorcio ne produktas strukturan deficiton de pli ol cent mil eŭroj jare, kiel UEA, aŭ de pli ol 30.000 jare, kiel TEJO. La financa sekureco de la Civito estas multe pli solida, danke al bonkvalitaj servoj en ekspansio (male ol okazas ĉe UEA) kaj al sagaca investado en nemoveblaĵoj.

[HeKo 687 8-C, 11 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0053 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0554 s s 
  Total: 0.0607 s s