Esperanta Civito

UEA malkreskas, la Civito kreskas: du fenomenoj en rilato?


>Pli kaj pli da homoj anoncas publike ke ili ne plu aliĝos al Universala Esperanto-Asocio ekde la venonta jaro. Paralele, preskaŭ ĉiutage, homoj deziras akiri la esperantan civitanecon. Ĉu la Konsulo vidas rilaton inter la du fenomenoj?

Plejparte ne, ĉar la plej bruaj minacantoj pri eksiĝo el UEA estas antiraŭmistoj: ja temas pri marĝenigataj bulleristoj, insultemaj kamaĉistoj, liberfolejaj redaktoroj... ili certe ne eniros la novan Esperantion, simple ili eliras de la malnova (kio ŝajnas oportuna por ambaŭ). Aldoniĝas aktivuloj de la olda UEA-gvardio, kiuj ne povas elteni la akson Fettes-MaMa, nome la konverĝon inter la UEA de Fettes-Schäffer kaj la TEJO de Mandirola-Maurelli; sed ne ĉiuj kiuj meditas pri eksiĝo tion faros efektive -- kvankam la listo de la fiaskintoj kaj iliaj geamikoj estas jam longa, kaj multaj amariĝis (Pietrzak, Corsetti, Ackermann, Márkus, Lipari, Wandel, Weidmann, Raola, Casini...), mi ne opinias ke ili ĉiuj retiriĝus: aŭ ĉu ili havas tiom da digneco? La sola interesa kategorio de eksiĝontoj estas tiu kiu silente forlasas UEAn. Inter ili multaj ne havas antaŭjuĝojn, kaj sin demandas kial UEA ignoradas alies bonan laboron.

>Ĉu vi bedaŭras tiun ignoradon rilate la Civiton?

Persone ne, ĉar tio pruvas ke la ignorantoj havas nenian meriton pri niaj sukcesoj, kaj ke ni havas nenian responson pri alies bankroto.

>Kiam bankrotos UEA? Ĉu estos ankoraŭ longa procezo?

Teknike, kiam la tuta mono estos elĉerpita, do ene de kvin jaroj, laŭ Renato Corsetti. Strategie, ĝi jam bankrotis. Okazos kiel ĉe sinkanta ŝipo: longe kaj malrapide ĝi enakviĝas ĝis la atingo de kriza punkto, post kiam ĝi subakviĝas nur en kelkaj minutoj.

>Ĉu vi bedaŭras la sorton de UEA?

Ĉu endas bedaŭri pri la sorto de UEA pli ol pri la sorto de SAT.

>Revene al la unua demando: ĉu mirigas vin ke eĉ prezidantoj de landaj asocioj ĵus petis la esperantan civitanecon?

Ili ne estas la unuaj: sufiĉas mencii prezidinton de landa asocio en Ameriko. Cetere ankaŭ Kep Enderby, prezidinto de UEA, petis (kaj ricevis) la esperantan civitanecon.

[HeKo 688 1-A, 13 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0491 s s 
  Total: 0.0644 s s