Esperanta Civito

KCE gastigos homaranan renkonton en 2019


Disvolviĝis dum la nuna Esperantologia Fakultato de KCE la lekcioj de Francisko Degoul, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kiuj rilatis al la zamenhofa ideologio, rekte aŭ nerekte.

Dum konkluda debato estis sugestite organizi en 2019 ĉe KCE homaranan laboratorion, post preparo per diskutlisto. La celo estas respondi al la demando: kio efektive estas/us homaranismo?

La laboratorio analizu la terminologion de Zamenhof kaj laŭeble transdonu ĝin al nuntempa terminologio. Ĝi ankaŭ profundigu la efektivan situacion en la cara imperio kaj ties socikulturan influon al Doktoro Esperanto.

Ne temos pri kongreso de homaranoj, sed pri profundigo de la homaranismo fare de seriozaj interesatoj. El tio povus rezulti eventuala iniciato en alia jaro. La aranĝo okazus en la Esperanto-Domo de KCE. Interesatoj nepre skribu al kce ĉe esperantio.net

[HeKo 688 3-B, 17 aŭg 18]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0311 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0741 s s