Esperanta Civito

Mikrokredita instituto en Lomeo


Fonduso Esperantista por Interhelpado kaj Mikro-kreditoj (FEIM) estas unu el la ĵus naskitaj organizoj kiuj markas la aktualecon en togolanda esperanto-medio. Tiu fonduso, dank’ al feliĉa propono de c-ano Abatévi Aba Eklu, s-ro Raoul Hounnake kaj c-ano Adjévi Adjé, kunlabore kun gefrancoj el la medio de Sunkompanio, estis oficiale lanĉita en la privata lernejo Hotel Ecole Avenida de Lomeo 31 marto 2007.

De post la fondo, FEIM jam registris naŭ aliĝintojn krom la kreintoj, dek kreditpetojn el kiuj ok ĵus ricevis financon de ĉ. 2.617 eŭroj. Tio pruvas la aŭskultan atenton de tia iniciato kaj la entuziasmon kiun ĝi estigis. Tio ankaŭ montras, ke la promeson kiun ĝi portas realiĝos baldaŭ: la fonduso, post pli malpli longa tempo, fariĝos la verda mikrobanko en Afriko.

Kiel interhelpa kaj mikrokredita organizaĵo, la fonduso celas interalie: a) kuraĝigi privatajn enspezigajn iniciatojn, asignante malgrandan kapitalon forme de alprunto al membroj kiuj deziras starigi mikroprojektojn; b) plibonigi la ekonomian vivon de la popolo Esperanta; c) malpliigi la elmigradon de gejunuloj per promocio de memlaboro; ĉ) subteni la profesiajn formadojn kaj metilernadon de junuloj; d) instigi al la uzado de Eo.

Por plene ĝui la membrecon en FEIM necesas pagi sian aliĝkotizon (ĉ. 8 eŭroj) kaj akurate je la fino de ĉiu monato sian membrokotizon (ĉ. 2 eŭroj). Ne malnecesas skribi, ke ĉiu aliĝinto rajtas tuj prezenti kreditpeton al la gvida teamo konsistanta el tri supre menciitaj personoj.

Sed por deprunti monon de la fonduso, ĉiu membro devas unue plenigi la demandaron pri kredito-peto. Krome, la kandidato devos aldoni al la peto kopion de sia legitimilo, liston de membroj kaj internan regularon se temas pri grupo aŭ klubo, detalojn pri kiel la kredito estas uzota kaj konkretan planon por la realigado de la projekto por kiu oni petas la monon. Ĉion ĉi la depruntonto prezentos kune kun letero en kiu estos mallonge klarigata kial necesas la projekto, kiel ĝi kontribuos al la plibonigo de la vivo de la petanto, al ekonomia kaj socia bonstato de la komunumo.

Konklude, FEIM estas admirinda ekzemplo de ĉiuj ĝiaj fondintoj plenaj de volo partopreni en la ekonomia kaj socia bonstato de la afrika E-istaro, kaj per tio instigi al pli vasta uzado de la Zamenhofa lingvo sur la kontinento. Sendube la formulo tiel inaŭgurita grandiĝos kaj de nun meritas la atenton de ĉiuj tra la vasta esperanto-komunumo.

(informis: Adjévi Adjé)

[HeKo 332 7-A, 22 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0553 s s