Esperanta Civito

Lingva Komitato esploras demandon de Civila Servo


La Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el dek unu esperantologoj kiuj havas la esperantan civitanecon, estas esploranta demandon formulitan de la Civila Esperanta Servo, kiu estas difinanta siajn rangojn kaj simbolojn.

La demando koncernas la terminon por indiki specifan rangon en la triŝtupa hierarkio de la civilservantoj. La respondo estas atendata ĝis 15 septembro 2018.

Eblas ke Civila Esperanta Servo decidos pri simboloj ekster la pure lingva temaro. Ili koncernus precipe la vestaĵojn uzeblajn en laborbrigado, laŭ formo, materialo kaj koloro.

Same kiel por la rangoj, ili havus simbolan valoron kaj estus inspiritaj de la kutimoj ene de Civila Servo Internacia. Fakte la blazono (la sola simbolo ĝis nun difinita) enhavas la markon de CSI, adaptitan al la Civita blazono, laŭ la artikolo 7, paragrafo 4 de la Konstitucio.

[HeKo 689 1-C, 1 sep 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0560 s s