Esperanta Civito

"Literatura Foiro" jam preparas sian oran jubileon


La redaktoroj de "Literatura Foiro" havis sian monatan kunsidon hieraŭ vespere, kun la partopreno de la tuta redakcio: Zlatoje Martinov (ĉefredaktoro), Perla Martinelli (asista redaktoro kaj feminaj paĝoj), Marie-France Conde Rey (kino), Giorgio Silfer (teatro), Carlo Minnaja (recenzoj) kaj Fernando Pita (planlingvistiko).

La kunsido difinis la enhavon de la oktobra numero (295) de "Literatura Foiro", jam enpaĝigata. Ĝi diskutis ankaŭ pri internaj ekvilibroj kaj estontaj projektoj, interalie la kovropaĝoj en 2019. Pri ĉi-lastaj estis aprobita propono kiu, unuflanke, celebros la 50an datrevenon de la revuo kaj, aliflanke, kongruos kun la strategio de la Esperanta PEN rilate al la literatura Nobel-premio.

La ora jubileo de LF koincidos kun la 300a numero. La periodaĵo survojas al la trafo de ĉiu kvanta (kaj kvalita) rekordo por kultura, kaj specife beletra, revuo en esperanto. Ĝi havis dum kvin jardekoj kvin ĉefredaktorojn: Giorgio Silfer (1970-80), Perla Ari Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996-2013), Carlo Minnaja (2014) kaj ĝis nun Zlatoje Martinov.

[HeKo 689 5-B, 5 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0630 s s