Esperanta Civito

Osmo Buller vetoas kontraŭ Brunetto Casini


"Mi ne kredas, ke iu ajn laborgrupo kapablus eltrovi solvon por la financa krizo, en kiu UEA nun troviĝas. Tute fantazie estas kredi, ke ĝi scius fari tion en tri monatoj kaj eĉ pli fantazie, ke tio eblus dum semajnfino en Roterdamo" ĵus konfirmis s-ro Osmo Buller per publika deklaro. La eksa direktoro sed plua komitatano de Universala Esperanto-Asocio aldonis minacan admonon.

"Se oni tamen fondus la grupon, mi ne konsiderus aliĝi al ĝi antaŭ ol koni la rezulton de la elekto de Ĝenerala Sekretario kaj eventalaj pliaj estraranoj. Mi estas membro de la Financa Komisiono, sed mi ne pretos esti membro en la laborgrupo, se s-ro Casini eniros la Estraro de UEA en iu ajn rolo. En tiu kazo mi konsideros ankaŭ eksiĝi el la Financa Komisiono" konkludis Buller.

Krome, la finna UEA-pensiulo ĵus petis cenzuri la protokolon de la komitatkunsidoj en Lisbono, nome elsarki la frazojn pri konflikto inter li kaj s-ino Michela Lipari. Ŝajnas ke li ofte konfliktas kun italaj esperantistoj, ĉar ankaŭ kun s-roj Maurelli kaj Mandirola la situacio inkandeskas.

La itala protokolinto replikis al Buller: "Mi aparte ĝojas ke Lipari kaj Buller repaciĝis je homa nivelo. La cititaj frazoj ne estas tamen iuj personaj insultoj kaj sekve ekstertemaj al la laboro de la Komitato. Ili analizis labormetodojn kies pritrakto male estas ja interesa por komitato kiu elektas siajn gvidorganojn. Ĉu Buller diris la veron kiam li skribis tre negative pri Lipari, aŭ ĉu li mensogis?"

"Se Buller mensogis, li devas tuj sendi publikan pardonpetan leteron al Lipari kaj al ĉiuj kiuj kredis je liaj vortoj pro la seriozaj malveraj akuzoj. Se Buller ne pardonpetis ĝis nun, ĉar li diris la veron, nepras ke la komitato konatiĝu kun tiaj labormanieroj, por decidi pleninformite ĉu havi tian homon ene de siaj gvidorganoj" konkludis d-ro Maurelli.

[HeKo 659 8-A, 8 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0616 s s