Esperanta Civito

La Konsulo prelegis antaŭ aŭtoritatoj en Malago


En plena aŭlo de prestiĝa loka instituto ĉe la ĉefa avenuo de Malago, kulturaj kaj politikaj aŭtoritatoj aŭskultis ĉi-vespere la hispanlingvan prelegon de la Konsulo de la Esperanta Civito, pri la estonta lingva situacio en Eŭropa Unio post la brita secesio.

La prelego kernis en la inaŭguro de la akademia jaro fare de la Erasma Societo, prezidata de prof. Quintín Calle Carabias, kiu invitis la prelegiston. Sur la estrado, apud li kaj prof. Giorgio Silfer, sidis ankaŭ la prezidanto de la Instituto de Akademioj de Andaluzio, d-ro Benito Valdés Castrillón, kaj Lia Urbestra Moŝto Francisco de la Torre Prados.

C-ano Silfer parolis kiel jama docento pri eŭropaj institucioj (ekonomika universitato de Varno, Bulgario) kaj jama direktoro de la oficejo pri rilatoj kun Eŭropa Unio, en la Parlamento de Regiono Lombardio. Kiel ofte en tiaj kazoj li resume prezentis la efektivan staton, de jure kaj de facto, de la lingva reĝimo en Eŭropa Unio, kaj klarigis ankaŭ la ekonomian plusvaloron de la oficialaj lingvoj. Se ne okazus modifoj en la nunaj normoj, la angla ne estos plu parolata en la EU-Parlamento, elektota printempe 2019. La debato ebligis rapidan profundigon ankaŭ pri la perspektivo de esperanto.

La prezento (por kiu kunlaboris Esperanta Naturamikaro) vekis multe da pozitiva atento kaj kompreneble donis la ŝancon al valorigo de publikaj rilatoj.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" (oktobro 2018, eldonis KCE)

[HeKo 690 6-C, 18 sep 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0569 s s