Esperanta Civito

Senatokonsulto pri amendo al Lex Academica


Laŭ la art. 23 de la Senata Reglamento la Konsulo vokas al senatokonsulto pri nova leĝopropono, subskribita de senatanoj Bartek (Blanka grupo), Conde Rey (Verda grupo), Karibe (Verda), Kirova (Verda), Mihalkov (Blanka), Mushosi (Blanka) kaj Silfer (Verda). Raportisto: Giorgio Silfer.

ENKONDUKA RAPORTO
Lex Academica normigas la funkciadon de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĝia artikolo 6, paragrafo 3 (Proceduro) diktas: "Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas du trionoj de la tuta LK." Ĝia art. 7, paragrafo 2 (Baloto) precizigas: "La nepartopreno en la baloto estas kalkulita kiel nea voĉo."

La 'coniuctio praescripti' (preskriba kombiniĝo) el la du paragrafoj kaŭzas, ke preskaŭ neniam io estos aprobita, ĉar ekzemple necesus ok esprimitaj jesoj el dek unu voĉoj. Tio praktike signifas la unuanimecon, ĉar ĉiam iuj silentas kaj ne voĉdonas.

Gardante la valoron de neo al la nepartopreno (kaj tiel favorante eventualan opozicion), la subskribintoj proponas amendon al la art. 6, par. 3, nome: "Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK." La absoluta plimulto hodiaŭ egalas al ses voĉoj el dek unu.

Inter la proponintoj tri estas Lingvaj Komitatanoj (fakte ĉiuj LK-anoj en la Senato).

TEKSTO
(Unusola artikolo)
La paragrafo 3 en la artikolo 6 de Lex Academica estas anstataŭita per la sekva: "Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK."

[HeKo 690 7-C, 19 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0072 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0541 s s