Esperanta Civito

Literatura kafejo precipe pri hungara ĉefverko


Koincide kun la somerfino rekomenciĝas la literatura kafejo en Budapeŝto. Hodiaŭ ĝi estis dediĉita al la jarkolekto 2018 de la revuo "Literatura Foiro".

Post enkonduka prezento fare de c-ino Anna Bartek, la ĉeestantoj dialogis inter si kaj ankaŭ skajpe kun LF-abonantoj kuplitaj el Hispanio. La diskuto enfokusiĝis al la kovrilo de la oktobra numero, dediĉita al "La Tragedio de l' Homo". Temis precipe pri demandoj al la hungaraj ĉeestantoj, por orientiĝi pri la aktualeco de la verko en la nuna socio. Bedaŭrinde neniu ĉeestanto jam spektis la filmon realigitan de Marcell Jankovics en 2012, longan kartunon inspiritan de la verko de Imre Madách.

La posta kafumado en la orenta legacio de la Esperanta Civito donis la okazon viziti etan libroservon.

La gasto de la oktobra literatura kafejo estos c-ano Giorgio Silfer, kiu parolos pri sia lasta dramo: "Jusefo, Mira kaj la gardeloj".

[HeKo 690 8-B, 20 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0584 s s