Esperanta Civito

Struktura deficito? Fatala por UEA, eliminebla por TEJO


La struktura deficito, nome la konstanta ĉiujara negativa saldo en la spezkalkulo, hantas kaj UEAn kaj TEJOn en praktike egalaj proporcioj: ambaŭ asocioj elspezas kvar eŭrojn kontraŭ ĉiuj tri enspezataj, proksimume.

La strebo redukti la deficitojn per subvencioj ŝajnas vana, laŭ la ekzemplo de TEJO, kiu ĝuste vivas el subvencioj sed plu deficitas. Efektive UEA sin turnas precipe al sia membraro, per drasta altigo de la aliĝkotizoj kaj redukto de la servoj. La maldungo de salajratoj ne ŝajnas baldaŭa, do la deficito restos, eĉ se kreskos la kotiza kvanto.

La sama risko koncernas TEJOn, kiu tamen havas plian rimedon je dispono. Ja la aliĝkotizoj alportas nur tre malgrandan sumon, ene de la buĝeta tuto: eĉ se ili duobliĝus, restus almenaŭ 25.000 eŭroj kovrendaj jare. Sed se vi dividas tiun sumon per 300, rezultas praktike la tarifo de patrona membro. Tiu tarifo estas neta (UEA ne formanĝas la plejmulton, kiel okazas por ordinara aliĝo) kaj pagebla al konto mastrumata de TEJO, rekte kaj ekskluzive. Krome vi ne fariĝas UEA-ano, pagante ĝin.

Jen ebla solvo por TEJO. Sufiĉus varbi tricenton da personoj, kaj la struktura deficito estus eliminita. La tricento troviĝus inter a) tiuj kiuj ĵus superis TEJO-aĝon; b) TEJO-eksestraranoj dum la lastaj tridek jaroj; c) veteranoj de UEA aktivintaj en TEJO dum sia junaĝo; d) mezaĝuloj duone kabeintaj sed kun ne malplena monujo; e) personoj kiuj deziras helpi TEJOn, sed samtempe ne UEAn. Tricento da pliaj individuaj membroj ne signifus multon, sed tricento da pliaj patronaj membroj povus signifi ĉion. Samtempe, ekestus tricento da pliaj abonantoj al "Kontakto".

Varbkampanjo celanta patronajn TEJO-membrojn estas multe pli grava kaj urĝa ol ajna varbkampanjo. Eble la estraro de TEJO povus nomi tion "Operaco Leonidas"...

[HeKo 691 2-A, 22 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0598 s s