Esperanta Civito

Inter akademioj kaj lingvaj komitatoj


La interesa "Historio de la Akademio de Esperanto" de c-ano Carlo Minnaja dediĉas atenton ankaŭ al instanco de la Esperanta Civito, nome la Lingva Komitato de Esperantio. Temas pri referenco al la 13a (lasta) ĉapitro de la pli ol 300-paĝa verko. Jen la koncerna artikolo, preciza kaj objektiva:

"La Lingva Komitato de Esperantio, fondita la 1an de oktobro 2006, estas konstanta komisiono de personoj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj estas aŭ membroj de la Akademio de Esperanto aŭ kandidatoj al ĝi ekde 2006, plus maksimumo de kvin membroj nomumataj de la konsulo de la Civito dum sia mandato. Ĝia rolo estas konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instancojn de la Esperanta Civito, do ĝi estas parte nur subaro de la Akademio de Esperanto, kun pli limigita kaj specife destinita rolo. Aktuale ĝi havas dek unu membrojn el kiuj du akademianojn (A. Melnikov kaj C. Minnaja) kaj tri eksajn (P. Ari-Martinelli, A. Cherpillod kaj K. Gbeglo)." (p. 200)

La verko koncize mencias la partoprenon de AdE en la tri forumoj por la Esperanta Civito (1998, 1999, 2001): la lastan el ili, kiu promulgis la Civitan konstitucion, nome de AdE partoprenis ĝuste la aŭtoro. Efektive la rolo de AdE en la komenco de la Civito kaŭzis tiun nerektan agnoskon pri AdE mem, per la klaŭzo de Lex Academica kiu privilegias (eks)akademianojn.

La Akademio siaflanke montriĝis multe pli avara al raŭmistoj: "La deziro havi, sub la ŝildo de la Akademio verkon pri la historio de la esperanta literaturo troviĝis en la programo de la Akademio tra ĝia sekcio pri literaturo dum jardekoj kaj restis longe alstrebita, sed neniam plenumita, ekde unua ideo de Minnaja kaj Aud en 1976. Tamen, kiam en 2015 fine aperis ĉe LF-koop Historio de la Esperanta Literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, la tiama estraro de AdE (Kiselman, Dasgupta, Moon, Corsetti) rifuzis ĝin aŭspicii, male ol faris Esperanta PEN-Centro, AIS San-Marino kaj Akademio Literatura de Esperanto." (p. 199). Estas rimarkinde ke en la lasta sidas la tuta "ibera skolo", dum neniu iberiano membras en AdE: ĉu do la akademio estrata de 'bonlingvanoj' estus pli antiraŭmisma (aŭ pli poltrona) ol la akademio regata de 'kamaĉistoj'?

[HeKo 691 6-B, 27 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0780 s s 
  Total: 0.0915 s s