Esperanta Civito

TEJO malkontenta pri la Centra Oficejo


Leviĝis voĉoj de forta malkontento pri la Centra Oficejo (kaj pri UEA entute) ene de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsidanta en Badajozo (Hispanio) la pasintan aŭguston.

La TEJO-kasistino, kies nomo estas Feliĉa, tamen ne feliĉas pri la stato de la financoj: "Spezokonto estas farita por 2017, sed ne bilanco, pro daŭraj malklaraĵoj. Respondoj devas veni de Ralph Schmiets, la financa respondeculo en la Centra Oficejo. La bilanco de 2015 ne kongruas kun la informoj de la bilanco de 2016. Kaj daŭre mankas multaj informoj pri la kontoj de TEJO, kiuj ne venas de la CO." La salajrataj dungitoj en Roterdamo do kulpus pro la situacio, kaj TEJO-vicprezidanto Francesco Maurelli komentarias: "La nura vojo ricevi respondojn, estas alvoki kaj minaci oficistojn. Tiel ni devas mem zorgi pri tio estontece." 

Ĝenerale regas malkontento kaj zorgemo, ĉar UEA mastrumas la financojn de TEJO. Sed tio estas la rekta konsekvenco de la kontrakto (fakte regularo) inter UEA kaj TEJO, kiu paŭsas la erarojn de la iama Interkonsento de Beogrado (1973), laŭ jura kaj historia analizo aperinta en "Heroldo de Esperanto" en 2015.

Laŭ la TEJO-Komitato, la CO kulpus ankaŭ pro la problemoj ĉe la volontuloj peritaj de eŭropa servo. "EVS-volontuloj kiuj ne estis esperantistoj: ĉu sukceso? Ĉu ni daŭrigos?" demandas komitatano. La estraro respondas: "Meze kontentiga rezulto, estas ekzemploj de volontuloj kiuj restis en la komunumo sed ankaŭ multaj ne plu ĉeestis post volontulado." Kial? "50% de la malkontenteco venas de la etoso en la Centra Oficejo." Do Roterdamo kulpus pro la kabeigo de novicoj: la sperto en Nieuwe Binnenweg 176 ŝajnas multe pli traŭmata ol partopreno en Internacia Junulara Kongreso...

[HeKo 691 8-A,  29 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0571 s s