Esperanta Civito

Lulkanto en esperanto por la József-muzeo


Ĝis nun neniu hungara esperantisto pensis liveri al la tute nova muzeo pri poeto Attila József gravan sondokumenton en esperanto. Temas pri la traduko de la fama "Lulkanto", farita de Kálmán Kalocsay kaj muzikigita de Klára Mikola, kiu ankaŭ kantis ĝin. La diĝitota fragmento el la kasedo "Muzika Literatura Mondo" estis donacita hodiaŭ fare de la eldonejo, LF-koop, al la direktorino de la muzeo.

La transdonon prizorgis la orienta legacio de la Esperanta Civito, konkrete la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, akompanate de la vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo, c-ino Anna Bartek. La donaco ĝojigis la responsulinon kaj vekis intereson pri esperanto kiel kulturlingvo.

La planata 4a Danuba Esperanto-Rendevuo en aŭtuno 2019 inkluzivos viziton en nia lingvo ĉe la József-muzeo, kaj alian ĉe la Ady-muzeo, en Budapeŝto, koincide kun la centa datreveno de la forpaso de la dua poeto, granda favoranto de esperanto. Por la okazo Fajszi Amika Rondo esperas gastigi la realigotan ekspozicion pri la ora jubileo de "Literatura Foiro" kaj replikon de la teatraĵo "Njugatesko" de Giorgio Silfer.

(HeKo 693 3-B, 17 okt 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0580 s s