Esperanta Civito

Kvindeka literatura kafejo en Budapeŝto


Fine de septembro 2012 ekis en Budapeŝto la longa vico de nia unika literatura kafejo, kiel iniciato strebanta kontribui al la daŭra prestiĝo de la iama ĉefurbo de la esperanta kulturo. La unua gasto, c-ano Giorgio Silfer, premiere laŭtegis sian teatran triologion: "La njorin' de l' malaperinto", "La butiketo de l' juvelisto", "Varma lineo".

Okaze de la 50a literatura kafejo hieraŭ nia dramverkisto gastis per nova verko: "Mira, Jusefo kaj la gardeloj". Ĉi-foje tamen li ne laŭtlegis la tekston, sed diskutis kun la ĉeestantoj pri la personecoj en la dramo, kongrue kun la ĉefa temo, nome la seksa perforto kiel milita armilo kontraŭ afrikaj virinoj. La diskuto utilis interalie por enfokusigi rolon por nia lingvo, ĉar la aŭtoro ekhavis la ideon ke Jusefo la Silentema ne komunikas kun siaj najbaroj, sed korespondas kun eksterlandaj leteramikoj en esperanto. Tio estas maniero konservi la komunikan kapablon; interese estas kial li decidis vivi sola, post la morto de edzino kaj filo, kaj preskaŭ izole.

Malgraŭ la jubilea cifero kaj la valoro de la gasto (kaj la bongusta kuko kun aŭtente bretona cidro), malmultaj personoj ĉeestis. Tio fakte inspiris al la aŭtoro la poemon "La flava tramo", legeblan en la numero 296 de "Literatura Foiro". Male al Leonard Newell, kiu al sia poemo "La ruĝa tramo" donis la subtitolon "Printempo en Londono", Giorgio Silfer ne aldonas "Aŭtuno en Budapeŝto"...

(HeKo 693 4-B, 19 okt 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0045 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0506 s s 
  Total: 0.0551 s s