Esperanta Civito

Post literaturhistorio prepari lingvohistorion


Atenta publiko grandparte ne esperantista plenigis la salonon de la Literatura Klubo en Mariburgo, la dua urbo de Slovenio, por aŭskulti hodiaŭ vespere prezenton pri la tria represo de "Historio de la esperanta literaturo", fare de c-ano Giorgio Silfer kun la valora interpretado de c-ano Vinko Oŝlak, ambaŭ membroj de Esperanta PEN-Centro.

Specifan intereson vekis la analogioj inter nia originala literaturo kaj similaj fenomenoj, kiel la literaturaj lingvoj de diasporoj aŭ la kazo de la okcitana ekde la epoko de Mistral. La diskuto prilumis ankaŭ la rilatojn inter la esperanta kaj la literaturoj en meza kaj orienta Eŭropo, unuavice la pola kaj la hungara dum la unua duono de la dudeka jarcento. Demando koncerne la teritoriojn donis la okazon emfazi la eŭropecon de nia kulturo, almenaŭ ĝis la 1950aj.

La nuntempo ne altiris la scivolon de la geaŭskultantoj, kiuj pli volonte aŭdis pri la literatura valoro de la originala scienca (kaj popularscienca) prozo en esperanto. La temo estas ĝenerale neglektata en la naciaj literaturhistorioj mem: ekzemple, tre malofte la modela lingvaĵo de Galileo Galilei estas analizata de la kritiko, paralele kaj kompare al tiu de la italaj verkistoj tuj post la renesanca epoko. En tiaj kazoj, ankaŭ rilate al esperanto, la literaturhistorio najbaras al la lingvohistorio. Kaj mankas vera filologia historio de nia lingvo, komparebla al tiu de Albert Baugh pri la angla, ekzemple; tion relative pravigas la juneco mem de esperanto. Ĉu nova tasko por la duo Minnaja-Silfer, kies historiografia produktivo memorigas la iaman engaĝon de la duo Kalocsay-Waringhien?

Nome de la eldonejo (LF-koop) prof. Silfer donacis ekzempleron de HEL al la loka esperanto-klubo, kies prezidanto Mario Vetrih aranĝis la eventon kun efika gastamo. Apartan dankon meritas ankaŭ la Literatura Klubo.

[HeKo 693 7-B, 25 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0322 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0770 s s