Esperanta Civito

La 23a horo de la prezidanto


En intervjuo al "La Ondo de Esperanto", lasta numero, d-ro Renato Corsetti deklaras:

Mi ĉiam diris: la problemo estas ne la Civito, la problemo estas ni. La Civito estas fenomeno momenta, kiu havas personajn kaŭzojn. Eĉ ne indas paroli pri la afero. La vera problemo estas la ideoj de la Civito: ni utiligu Esperanton, ni flegu ĝin (eĉ ni kreu propran ŝtaton, kio estas efektive nur granda ludo), kaj ni ne surprenu taskojn rilate al portado de Esperanto al la ekstera mondo. La angla jam venkis, kaj ni zorgu pri nia niĉo, ni ludu inter ni per nia literaturo. Tiuj ideoj estas multe pli disvastigataj inter esperantistoj en la ekonomie fortaj landoj ol oni imagas, kaj ili respondecas pri multaj el la nunaj problemoj de la movado. Mi tute bone komprenas, ke tia sinteno havas kaŭzon. Neniu ŝatas senti sin formiko luktanta kontraŭ elefanto, kaj do preferas imagi sin leono en la formikejo, sed nia tasko estas esti formikoj kaj lukti kontraŭ elefantoj. Ni ŝuldas tion al la tuta glora historio de nia movado, kiu trairis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homara historio kaj daŭre luktis kaj pretervivis. Se ni lasas la lukton, ni perfidas la homojn, kiuj donis siajn suferojn kaj foje sian vivon por Esperanto por ne paroli pri la idealoj de Zamenhof.

Kompreni raŭmismon ĉiam eskapis la psikon de Renato Corsetti. Mensogadi pri la Esperanta Civito parte dependas de lia nekapablo kompreni, parte dependas de lia politika eduko. Ambaŭ estas individuaj mankoj ĉe Corsetti.

La vera problemo estas ke pro liaj individuaj mankoj suferadas tuta Asocio. Unu horon antaŭ la noktomezo de lia prezidanteco, "eĉ ne indas paroli pri la afero": Corsetti ja restos en la historio de UEA kiel unu el ĝiaj plej malbonaj prezidintoj.

[HeKo 333 3-A, 28 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0524 s s