Esperanta Civito

Ekplanata la jubilea ekspozicio de "Literatura Foiro"


En 1994, okaze de la 25a jarkolekto, Esperanta PEN-Centro kunlabore kun Pro Helvetia preparis dulingvan ekspozicion pri "Literatura Foiro" en Budapeŝto. Esenca parto de tiu ekspozicio, replikita alilande kaj alilingve (esperanto-bulgara kaj esperanto-itala), estis dudek kvin afiŝoj kun desegnoj de Giancarlo Mangini kaj verve konciza kroniko pri la kvina periodo de nia literaturhistorio.

C-anoj Tihomir Lovriĉ kaj Giorgio Silfer rendevuis hodiaŭ en la ĉefurbo de Slovenio por ekplani pliajn dudek kvin afiŝojn, okaze de la venontjara ora jubileo de nia plej grava kultura revuo, interalie organo de la Esperanta PEN. Tial ke ekzistas jam invito de Fajszi Amika Rondo por inaŭguri la ekspozicion en Budapeŝto kadre de transnacia Danuba Esperanto-Rendevuo en oktobro 2019, estus je dispono dek unu monatoj da tempo.

Kompreneble aliaj subjektoj estas envolveblaj (specife la eldonejo kaj la redakcio de la revuo) antaŭ ol definitiva decido.

Okaze de la ora jubileo de LF ankaŭ Pro Esperanto estas studanta la projekton de honora medalo, uzebla kiel speso, same kiel la arĝenta medalo pri Zamenhof (2009). Se la projekto efektiviĝus, la prego okazus ankaŭ ĉi-foje en Meksiko.

[HeKo 693 8-B, 26 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0868 s s 
  Total: 0.1007 s s