Esperanta Civito

Kotizaro, librotenado, "Kontakto" - rebuso inter UEA kaj TEJO


La modifoj de la kotiza framo en Universala Esperanto-Asocio kaŭzas gravajn problemojn ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Trans la demando de tarifaltigoj, kaj preterlasante la diferencon inter la du asocioj (TEJO havas almenaŭ du kotizojn kiuj mankas al UEA: Amiko de Esperanto kaj asocia membro de landa sekcio kiu ne membras en landa asocio), kreskas la embaraso rilate individuajn membrojn kun nur baza kotizo. Ili rajtus ricevi nenion paperan, sed ĉu entute ili ricevus iun servon?

La problemo videblas ĉe la revuo "Kontakto", kies sorto ŝvebas inter UEA kaj TEJO. Roterdamo povus fermi (aŭ vendi) ĝin de tago al alia, almenaŭ teorie. La nodo "Kontakto" estas alfrontenda kiel eble plej baldaŭ.

Des pli komplika ŝajnas la kazo de la librotenado. Ĝi ankoraŭ dependas esence de la Centra Oficejo: la 2017a devus esti ia transira jaro, sed nur en somero TEJO ekhavis propran bankan konton ekster UEA. La reala havaĵo de TEJO estas ankoraŭ kalkulata, kio prokrastas la ekziston de bilanco pri 2017.

Tial ke la kotizaron aprobis la UEA-Komitato, kaj la revuo apartenas al UEA, kaj la librotenadon responsas UEA, la solvo de la rebuso devus veni el UEA mem, kaj specife el ĝia ĝenerala direktoro. Sed la tempo pasas... malhelpante TEJOn.

[HeKo 694 2-A, 29 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0525 s s