Esperanta Civito

"Kanti klasike" - preparata nova dsko de LF-koop


Kooperativo de Literatura Foiro estas preparanta novan kompaktan diskon, per la voĉoj de Federica D'Antonino (soprano) kaj Gaetano Merone (tenoro), kiuj debutis en Esperantio dum la lasta Internacia Junulara Festivalo en Suda Italio. Akompanos per fortepiano Francesco Cipullo, kunordigos la preparon, inkluzive de la ellerno de esperanto, Giorgio Di Nucci, prezidanto de Itala Esperantista Junularo.

La junaj geartistoj majstras en duobla repertuaro: la opera kaj la napola aŭtorkanzono. Tio klarigas la proponitan titolon por la KD: "Kanti klasike", por kies tekstoj kontribuis plejparte la traduka talento de Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer. "Kvankam LF-koop ne realigas unuafoje diskon kun klasika muziko" komentarias ĉi-lasta, aludante al "Lida ludo" (2004) "ĉi-foje la projekto estas aparte aŭdaca: ĝi celas junularan publikon, por fortigi la aprezon pri belkanto ĉe la juna esperantistaro. Ne senriske, kun publiko precipe diskomuzika aŭ bambisma".

La profesieco de la gekantistoj garantias la atingon de bona elparolo. Ili mem kutimas kanti en aliaj lingvoj ol la propra: ekzemple en la konservatorio s-ino D'Antonino diplomiĝis pri operkanto interpretante la Himnon al la Luno, el "Rusalka" de Dvorák , en la ĉeĥa mem.

La surbendigo estas planata por la mezo de decembro 2018, kaj la premiero de la disko verŝajne en Rimino, okaze de la venonta IJF.

[HeKo 695 2-B, 9 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0621 s s 
  Total: 0.0788 s s