Esperanta Civito

Johansson taksas stultaj la Nobel-kandidatigojn


Sten Johansson, aŭtoro de "leĝeraj romanoj", estas konata en la sveda Esperantio pro sia mizantropeco. Lia acideco tralikas el la respondoj al ĵusa intervjuo de Pawel Fischer-Kotowski, legebla en "La Balta Ondo", kie li ŝajnas pontifiki. Interalie li sin esprimis pri la literatura Nobel-premio.

Demando: Kion vi opinias pri la streboj de Esperanta PEN-Centro kandidatigi Esperantan aŭtoron por la Nobel-premio pri literaturo? Ĉu inda strebo aŭ ĥimera projekto? Kiun vi vidus kiel eventualan kandidaton?

Respondo: Ankaŭ la tiel nomata Akademio Literatura de Esperanto proponas kandidatojn, ĉu ne? Laŭ mi tio estas nur stultaĵo. La originala esperanta literaturo estas tre fora de la Nobel-premia nivelo, pro kialoj tute naturaj. Fakte estas sufiĉe mirinda afero ke entute ekzistas tia literaturo, ĉe ia ajn nivelo.

La aŭtoroj kandidatigitaj de la Esperanta PEN estis unue William Auld kaj due Marjorie Boulton (ambaŭ ĝis la morto). Nun estas Giorgio Silfer, kiu tiel komentarias la vortojn de Johansson:

"Same kiel Auld kaj Boulton, mi devus vivi ankoraŭ nur dekon da jaroj... Sed indas memori pri la respondo de L. L. Zamenhof al siaj varsoviaj kunkafumantoj,* iam en la 1910aj." Tiel ironias Giorgio Silfer, komence. "La decido de PEN (kaj ankaŭ la sinteno de ALE) havas kulturpolitikan valoron. Ne nur mirinda (laŭ Johansson), sed vere admirinda afero (laŭ Silfer) estas la ekzisto mem de beletro en minoraj, minorigitaj, minoritataj lingvoj. La Nobel-asignantoj ignoris tion ĝis nun, se konsideri ke dum preskaŭ cent dudek jaroj nur du verkistoj en lingvo sen naciŝtato (la okcitana kaj la jida) estis premiitaj. Ni devas insisti pri la rajto je atento al indiĝenaj popoloj kaj diasporoj, kaj pri la individua rajto elekti sian literaturan lingvon, eĉ inventitan de la verkisto mem (kiel okazis kun Stefan George) aŭ de alia (kiel esperanto). Donante tiel facilanime la patenton pri stulteco al alies laboro, Johansson kondutas kvazaŭ politika analfabeto: kurioze, por ekskomunisto. Aliflanke, literaturo estas multo pli ol roman(et)oj kaj poemkolektoj; kaj katalogi en retejo recenzojn ankoraŭ ne signifas kompetenti pri la esperanta literaturo, sed nur plenumi rolon telematike paralelan al tiu de Geoffrey Sutton" konkludas nia kandidato, aludante al OLE kaj Concise ktp.

* Bleier-Cense: Ora Libro de la Esperanto-movado, 1887-1937, p. 15. Literatura Mondo, 1937

[HeKo 695 7-B, 15 nov 18]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Ni bezonas konvinki la mondon ne pri tio, ke en esperanto oni povas diri ĉion, sed ke oni povas diri ion kulture valoran, kiel proklamas la plu aktuala Manifesto de Raŭmo de antaŭ jam preskaŭ kvardek jaroj. Se ni kredas, ke esperanto ne estas nura “mensogo sorĉe brila”, sed ja portanto de kulturaj kaj artaj valoroj, tial la aspiro al agnosko tra Nobel-premio estas tute legitima. Mi mem estas juĝanto en tutnacia itala konkurso en kiu mi devas legi pli ol cent librojn jare, do iujn ĝeneralajn parametrojn pri literatura valoro kaj juĝkapablon mi ja posedas.
Kiun ni kandidatigu? Inter la movadanoj estas amaso da unuopaj personoj kaj institucioj kvalifikitaj por prezenti kandidatojn, sed neniu moviĝas tiucele. La Esperanta PEN-Centro, ekzistanta de 1991, kiu regule havas dumonatan revuon, jarkunvenojn, estrarelektojn kaj partoprenas en la internaciaj PEN-kongresoj, havas du-ŝtupan elektometodon, kiu kondukis, post la morto de Boulton, al la kandidatigo de Silfer, cetere populara en la internacia PEN. La prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), fondita en 2008, deklaris, ke li ĉiujare konfirmas kandidatigon de Ragnarsson (parenteze dirite: la ALE-membrolisto registras, kvazaŭ vivantojn, ses jam forpasintojn, do ĝisdateco verŝajne problemas).
UEA startigas neniun kampanjon tiucelan, malgraŭ ke la Belartaj Konkursoj pintas ĉe la kongresoj; evidente ĝi ne kredas sufiĉe je agnosko de la literaturaj valoroj de esperanto tra la Nobel-premio, alie ĝi nomumus komisionon, kiu zorgu pri kandidatigo per esplorado de bibliografioj, enketo, kolekto de proponoj, kribro, diskutado, fina decido kaj redakto de vivpriskribo. Tial mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute. Ja la nura kandidatigo, eventuale eĉ pli ol unu, kio montrus vivantecon de nia literaturo, sendube estas minimume vitrino kaj signo, ke ni kredas (kaj fieras) pri ĝi; kial rezigni aŭ eĉ defetisme desuprece (kaj supraĵece) deklari ĝin stultaĵo?
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0071 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0596 s s 
  Total: 0.0667 s s