Ekis la registrado de "Kanti klasike"
En la bonega studio de pianisto Francesco Cipullo en Molizo (Italio) ekis hodiaŭ matene la registrado de la kantoj kaj kanzonoj por la kompakta disko "Kanti klasike", eldonota de LF-koop venontjare. La tekstojn tradukis aŭ adaptis precipe Giorgio Silfer kaj Nicolino Rossi.
La voĉoj de Federica D'Antonino (soprano) kaj Gaetano Merone (baritono) interpretos el la napolaj aŭtoroj kaj el Mozart, Verdi, Hoffenbach kaj aliaj. La multobligo okazos en Lombardio.
La antaŭpremiero de la KD estas planata okaze de la Internacia Junulara Festivalo, dum Pasko 2019 en Rimino.
(HeKo 697 8-B, 16 dec 18)