Esperanta Civito

Kniivilä nedezirata persono en Rusio


Laŭ informo de Aleksander Korĵenkov, la gazetara konsilisto de la sveda ambasado en Moskvo estis ĵus forpelita de la Rusa Federacio kiel "persona non grata". La traktado kiun li ricevis estas tiu kiun oni kutimas rezervi al spiono.

Laŭ precizigo de c-ano Bertil Nilsson, legacia asistanto de la Esperanta Civito en Stokholmo, la sveda ministerio pri eksteraj aferoj informis, ke ĝi rifuzis vizon al du rusaj diplomatoj. Tio okazis solidare al dudeko de aliaj ŝtatoj pro akuzo kontraŭ Rusio pri kontraŭleĝaj aktivecoj en Britio. Laŭ diplomatia kutimo Moskvo reagis diversmaniere kontraŭ tiuj ŝtatoj. En la sveda kazo, per la forpelo de la kulturataŝeo, interalie verkinta tri ĵurnalismajn librojn en esperanto pri Rusio: "Homoj de Putin", "Idoj de la imperio" kaj "Krimeo estas nia".

La nomo de la forpelito estas Kalle Kniivilä, fondinto kaj eksredaktoro de skandalisma retgazeto en esperanto. Pro la disvastigo de falsaj informoj pri Feminisma Esperanta Movado li estis deklarita de FEM "persona non grata" en 2004. La postan jaron la Kapitulo, prezidata de Konsulo Walter Zelazny, deklaris lin "persona non grata" por la Esperanta Civito mem.

(HeKo 698 2-A, 25 dec 18)

La redakcio aldonas:
Ekde februaro 2019 s-ro Kalle Kniivilä laboras ĉe la ambasado de Svedio en Kievo. En Ukrajno li plenumas la samajn taskojn pro kiuj la Rusa Federacio deklaris lin "persona non grata" kaj lin forpelis el la lando.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0839 s s