Esperanta Civito

La Kapitulo renkontis la estraron de SIPU


La plimulto de la Kapitulo, ĉeestanta en Buĵumburo, renkontis hodiaŭ la estraron de Societo Internacia por Paco Universala, paktinta establo kies prezidanto, sen. Frederiko Nimubona, estas samtempe Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Por SIPU partoprenis la renkonton s-roj Désiré Nkezabahizi (vicprezidanto), Gilbert Bizimungu, Jean Bosco Nimubona, Pascal Nshimirimana, Pierre C. Nahimana. Malgraŭ la sama nomo, nek s-ro Nimubona parencas al nia Unua Vickonsulo, nek s-ro Nshimirimana parencas al nia nova vickonsulo pri socialaj aferoj. Escepte de la prezidanto, neniu el la SIPU-estraranoj parolas esperanton, kiu estas unu el la tri oficialaj lingvoj de SIPU, apud la runda kaj la franca. La kunveno do okazis en la franca, konforme al la art. 6 par. 2 de nia Konstitucio.

La ĉefa temo de la kunveno estis la aŭtonomigo de Afrika Esperanto-Instituto, kiu ekde nun okupiĝos pri ĉio rilate al la lingvo (informado, instruado, aplikado), tiukampe deŝarĝante SIPU kaj bazante sin sur la partnera kunlaboro de Kultura Centro Esperantista. Aliaj projektoj de SIPU, ekzemple internacia konferenco pri paco, restos sub la responso de SIPU, eĉ se esperanto rolos kiel unu el la laborlingvoj.

La Konsulo havis ankaŭ la okazon (re)klarigi la koncepton de subsidueco, kadre de la federacia sistemo kiu karakterizas la Esperantan Civiton, trafante la atenton kaj konsenton de la SIPU-gvidantoj. Li ankaŭ forte rekomendis, okaze de projekto kiu envolvas internacian organizon (ekz. FAO), ke SIPU unue garantiu al si formalan delegon de la burundia registaro, ĉar la UN-familio rilatas principe nur al la membroŝtatoj, kaj ne al la civila socio.

Per tiu ĉi kunveno oni povas konsideri ke la statutmodifoj ĉe AEI, jam aprobitaj de la koncerna ĝenerala Asembleo, 4 januaro 2019, estas ratifitaj de SIPU mem.

(HeKo 699 5-B, 9 jan 19)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0579 s s