Afriko la dua kontinento laŭ diplomitoj
Post Eŭropo, Afriko estas la dua kontinento laŭ nombro da diplomitoj, surbaze de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, administrata de Kultura Centro Esperantista.
Laŭ detala statistiko de KCE, kvar afrikanoj atingis la diplomon C1, dek sep la diplomon B2, dek kvar la diplomon B1, dek sep la diplomon A2, dek du la diplomon A1. Entute sesdek kvar personoj, jen per rekta ekzameno jen pro ekvivalentigo (ĉi-lasta kazo precipe pro la A-grado), dum jardeko.
Laŭ Afrika Esperanto-Instituto tamen la rezulto ne estas kontentiga, ĉar tro multaj geinstruistoj pri esperanto ne superas la B-gradon. Interalie, nur C-diplomitoj estas habiliteblaj por lingvotestado, kaj nur unu el la nunaj C1 (sen. Birindwa Mushosi) estas habilitita. Tio signifas ke ankoraŭ ne eblas starigi ekzamenan komisionon nur el afrikanoj.
Tro malmultaj ankaŭ la virinoj: nur ok entute. La diplomitoj situas precipe en Burundio, Kongolando kaj Togolando.
Ekde ĉi tiu jaro necesas havi LTSEC-diplomon por karieri kiel kadro de la Esperanta Civito en Afriko: bona diplomito por bona diplomato...
[HeKo 699 8-B, 13 jan 19]