Esperanta Civito

Fokuso pri Afriko en la januara Heroldo

"Heroldo de Esperanto" inaŭguris la jarkolekton 2019an (la 95an, kaj la duan kiel organo de Kultura Centro Esperantista) per la numero 2292, grandparte dediĉita al Afriko, kiel antaŭvideble pro la jarfinaj iniciatoj en tiu kontinento, specife en Burundio.

Tamen la ĉefartikolo dediĉas atenton al UN kaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, nun 70-jara. En Esperantio, du artikoloj traktas la situacion en TEJO kaj en ILEI. Kortuŝa ankaŭ la nekrologo pri Gianfranco Molle.

En HdE Afriko proponas bildon dinamisman kaj esperigan, danke al la aktiveco de la kreskanta civitanaro. Vekas admiron la kapablo de KCE realigi tutsemajnan aranĝon en Burundio je kostoj egalaj al mapli ol dekono de tiuj buĝetitaj fare de ILEI por instruista trejnado en Benino, pri kiu la Ligo efektive rezignis.

Kaptas la atenton la aĝo de novaj aktivuloj kadre de la Esperanta Civito, tiel en Afriko kiel en Eŭropo: ili ne superas dudek kvin jarojn. Kaj ĝenerale en 2018 ili multiĝis.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 700 1-B, 16 jan 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0619 s s