Esperanta Civito

La Civito estas kreskanta produkta platformo


"La Esperanta Civito estas kreskanta produkta platformo, tial ĝiaj paktintoj pli kaj pli investas ankaŭ ekster Eŭropo: en Afriko kaj Latin-Ameriko specife" deklaris la Konsulo, forironte al Meksiko kie li restos dum du monatoj, kunordigante kun la viconsulo pri informado diversajn investojn fare Pro Esperanto, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj aliaj subjektoj en la cirkvito de la Pakto.

Estas rimarkinde ke Pro Esperanto produktis en Meksiko medalon el arĝento, okaze de la Zamenhofa jubileo en 2009, kiu fariĝis la unua moderna speso. Dua medalo estos pregita samloke, omaĝe al la ora jubileo de la revuo "Literatura Foiro". Krome, la unika duobla KD, kie William Auld mem deklamas sian tutan ĉefverkon "La infana raso", estis realigita ĝuste en Meksiko. Tiuj estas nur du el la ĝis nun okazintaj investoj.

Investo ne estas nur financa kaj produkta, sed ankaŭ publikrilata. Ekzemple c-ano Giorgio Silfer kun aliaj meksikaj intelektuloj firmigos la kunlaboron kun institucioj por la defendo de la indiĝenaj lingvoj.

Dum sia restado ekster Eŭropo la Konsulo daŭrigos la preparadon de la parlamenta sesio kunvokita al Italio por majo 2019, kaj okazonta en la konsilia aŭlo de gastiganta civito.

(HeKo 700 4-C, 21 jan 19)

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0601 s s