Esperanta Civito

Tri gravaj prelegoj en Meksikurbo


Tri prelegoj de prof. Giorgio Silfer estas programitaj dum la venontaj semajnoj en Meksikurbo. Li parolos en la hispana al intelektula publiko.

La prestiĝa Instituto Nacia por Indiĝenaj Lingvoj invitis lin prelegi pri minoritataj kaj minorigitaj lingvoj en Eŭropo. La prezento okazos 23 februaro 2019 je 12h00 en la aŭditorio de Muzeo Franz Mayer, la plej grava muzeo pri dekoraj artoj en Meksiko, situanta en la plena centro de la ĉefurbo. Kunlaboras la ĵus fondita societo Dialogo, aganta pri biodiverseco kaj juro lingvaj.

La altnivela Lernejo de Verkistoj en Meksiko invitis lin prelegi pri la originala teatro en esperanto. La prezento okazos 7 marto 2019 je 18h00 en la salono de la lernejo mem, proksima al la urbocentro. Kunlaboras la Esperanta PEN.

La reputacia fondumo Elena Poniatowska gastigos 13 marto 2019 je 19h00 la premieron de la verko "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona", kunverkita de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz (honora prezidantino de la Meksika PEN). La libron eldonis la konata entrepreno Porrúa kune kun Esperanta PEN-Centro.

(HeKo 701 2-B, 1 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0698 s s 
  Total: 0.0856 s s