Esperanta Civito

Kurso pri la kultura historio de la esperanta popolo


La prestiĝa Lernejo de Verkistoj de Meksiko en la ĉefurbo (apud metrostacio Etiopía) gastigos studan sabaton, kiun gvidos prof. Giorgio Silfer, 2 marto 2019. La temo estas: "La kultura historio de la esperanta popolo". Aŭspicias Esperanta PEN-Centro, organizas societo Dialogo (pri biodiverseco kaj juro lingvaj).

"Elpensite kiel idiomo de granda komunikado, esperanto evoluis kiel lingvo de alternativa komunikado. Naskite el revo de paco kaj frateco, per sia ĉiutaga kaj familia uzo ĝi generis diasporan komunumon kaj originalan literaturon. Nia studa sabato montros la ĉefajn trajtojn de la esperanta kulturo, karakterizita precipe per produktado literatura, sed ankaŭ teatra, muzika, komiksa kaj kinematografia" klarigas c-ano Silfer.

La staĝo daŭros de 10h00 ĝis 17h00, kun lunĉopauzo. La partopreno kostas 180 MEP, sed estas senpaga por la meksikanoj kiuj havas la esperantan civitanecon. La laborlingvo estos esperanto.

Informas: <dialogo@esperantio.net>

(HeKo 701 3-B, 3 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0802 s s 
  Total: 0.0938 s s