Esperanta Civito

La junularo strebas plimulti en la financa UEA-komisiono


La absoluta silento pri la evoluo de la financoj de Universala Esperanto-Asocio supozigas ke ili fartas des pli malbone: se ekzemple la membrovarbado estus eĉ nur iomete sukcesa, tuj okazus ĝojplena distrumpetado fare de la nuna ĝenerala direktoro.

Alia signo pri misfarto venas el la financa komisiono de UEA. Ĝi konsistas el nur tri membroj (la statuta minimumo), el kiuj unu estas la reprezentanto de TEJO kaj la ceteraj nomiĝas Buller kaj Corsetti: inter si diverĝaj de longa tempo, tamen konverĝaj kontraŭ la emancipiĝo de la junulara sekcio. Tiu komisiono kunvenis en decembro, sed la Komitato ricevis neniun precizan informon pri ĝiaj laboroj.

La elektokomisiono de UEA, kie ĉefrolas TEJO-prezidinto kaj nuna UEA-komitatano por TEJO, proponis jam en januaro alelekti du novajn membrojn por la financa komisiono. Temas pri gejunuloj aktivaj kadre de TEJO. La UEA-estraro tamen ne anoncis la alelektan proponon, ĉar la ĝenerala sekretario taksas ĝin superflua. Se efektive okazus tia kooptado, la ekvilibroj ene de la financa komisiono ŝanĝiĝus: eble UEA iĝus la maljunulara sekcio de TEJO...

Probable la junulara organizo simple volas ŝirmi sin kontraŭ drastaj rekomendoj, kies viktimo povus esti TEJO mem: ekzemple la ĉesigo de la papera eldonado de "Kontakto". Se temas pri (tute legitima) taktika manovro, por intertraktadi el pli forta pozicio, ĝi tamen perpleksigas pli ol unu observanton, ĉar ĝi ŝajnas konfirmi la malbonan evoluon de la financoj; kvankam, aliflanke, ĝi estas perceptebla kiel oportuna enveno de junaj laborfortoj. Aŭ ĉu profiliĝas generacia konflikto, inter maljunaj ibeksoj kaj junaj aktivuloj?

(HeKo 701 4-A, 5 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0355 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0670 s s 
  Total: 0.1024 s s