Esperanta Civito

Ameriko pli informita pri Eŭropa Unio


Plenplena salono en granda hotelo de Akapulko (Meksiko) por aŭskulti ĉi-vespere la prelegon de la Konsulo de la Esperanta Civito, pri la influo de la brita secesio al la lingva reĝimo en Eŭropo. La prelegon organizis la loka rotaria klubo, kie aktivas c-ano Luis Raudón, Civita prefekto por Meksiko kaj la sola amerikano kun C2-diplomo pri esperanto (magistra nivelo laŭ LTSEC), almenaŭ ĝis nun.

C-ano Silfer, kiu interalie estris la oficejon pri rilatoj kun Eŭropa Unio ĉe Regiono Lombardio kaj profesoris pri eŭropaj institucioj en la ekonomika universitato de Bulgario, prezentis la temon startante per necesa preamblo, kiu klarigis al la ĉeestantoj, precipe junaj entreprenistoj filantropie motivitaj, la esencon kaj estintecon de Eŭropa Unio. Sekvis la kerna temo, nome la lingva situacio en EU ekde somero 2019, kiam, laŭ la prelegisto, la angla ĉesos esti unu el la oficialaj lingvoj de EU, sen (unuanima) modifo de la koncerna normo.

En sia pritrakto prof. Silfer komparis amerikajn federajn ŝtatojn al la EU-sistemo, emfazante analogiojn kaj diferencojn. De tempo al tempo li enŝovis oportunan aludon al esperanto: ekz. pri Konrad Adenauer, unu el la patroj de la eŭropa integriĝo, memorinda invitinto de Universala Kongreso en 1932 (por 1933), kiel tiama urbestro de Kolonjo.

La historie kaj geopolitike riĉan prezenton kompletigis la trafaj respondoj al pluraj interesaj demandoj. La vesperumo okazis en la hispana (uzata kiel helplingvo), sed kun implica agnosko pri esperanto kiel kulturlingvo de la prelegisto.

(HeKo 701 7-B, 13 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0864 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.1317 s s