Esperanta Civito

Lorena Bellotti reprezentis esperanton en Klaŭdiforumo


En la aŭstra urbo Klaŭdiforumo c-ino Lorena Bellotti reprezentis ĉi-semajne esperanton ĉe la laborgrupoj de Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, nome de Kultura Centro Esperantista.

Nuntempe la fokuso de la ALTE-laborgrupoj koncernas la lingvotestadon por enmigrintoj kaj la kvalitosistemon. Pri la unua temo la kontribuo de KCE estas aparte aprezata ĉar, kiel unusola agnoskita institucio en Svislando, ĝi kapablas detale informi pri la tiea normaro. Pri la dua, kiel organizanto de lingvotestado en Afriko KCE povas alporti unikajn spertojn.

C-ino Bellotti detale raportos en aprilo al la Asembleo de KCE pri diversaj projektoj.

La Esperanta Civito estas la sola efektiva reprezentanto de nia lingvo en ALTE-kunvenoj, kvankam alia esperantista establo vane elspezis amason da mono antaŭ deko da jaroj por (re)traduki kaj eldoni la Komunan Eŭropan Framon de Referenco, kaj poste subtenadis ekzamenadon laŭ nur tri niveloj, kvazaŭ eksterlanda giĉeto de hungara institucio. Nur KCE havas diplomojn pri esperanto en ĉiuj ses niveloj, de A1 ĝis C2.

(HeKo 701 9-B, 16 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0660 s s 
  Total: 0.0797 s s