Esperanta Civito

Afriko altiras al la 52a literatura kafejo


Afriko, per la prezento de libro de d-ro Gábor Márkus, altiris pli da aŭskultantoj ol kutime al la hieraŭa literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto.

La libro pri esperanto en la tropikaj landoj estas verkita en la hungara, sed la mondvojaĝema aŭtoro parolis pri ĝi mondlingve.

La agrablan informon pri la sukcesa literatura kafejo tamen sombrigas la bedaŭrinda ekscio ke dume agoniis la edzino de d-ro Vilmos Benczik. Ŝi forpasis la postan tagon, nome hodiaŭ.

Ĉe venonta literatura kafejo, kiun kunordigos sen. Anna Bartek, gastos c-ano István Nemere.

(HeKo 702 3-B, 22 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0577 s s